加载中…
正文 字体大小:

Nebonvena Gasto Vizitis Mian Loĝejon.

(2009-01-09 13:12:16)
标签:

杂谈

  La 3-an de januaro, 2009 estis demanĉo. Mia nevino Congcong havis liberan tempon kaj emon por viziti mian loĝejon. Ŝi neniam vizitis min ekde mia transloĝiĝo.

  Fakte allogis ŝin eble ne mia loĝejo, sed la balanc-seĝo. Tian balanc-seĝon mi unuafojon vidis en Francio ĉe amikino, ĝi al mi multe plaĉis kaj forte impresis min. Reveninte en Ĉinion, foje dum promenado hazarde trovis similan, mi do senhezite aĉetis.

  Mi loĝas ĉe la kvara etaĝo, la loĝejo ne ekipiĝas per lifto, do Congcong kaj mi mule grimpis por atingi mian loĝejon. Fine ni alvenis, tamen okazis neatenditaĵo. Mi ne povis malfermi la pordon per ŝlosilo. Mi plurfoje provis, sed ne sukcesis.Mi alvenigis mian fraton por helpi min, lin trafis ankaŭ malsukceso. Mia paĉjo sciiĝis pri tio, ankaŭ venis, kaj provis, rezulte ne malfermiĝis la pordo. Mi cerbumis, sed krom ol alvoki specialiston nenion alian mi povis fari.

  Dum mi atendis la alavenon de la specialisto, Congcong perdis paciencon kaj foriris de mi, fine ŝi ne vidis kaj balancis sin en la balancilo dezirata.

  Post duonhora atendado venis la specialisto, li tre facile malfermis la pordon. Fakte eniris la tapiŝeton en pord-fendon. Tiu laboro estas pagenda kompreneble. Mi pagis 120 juanojn.

 

    Vespere mia filino Yuanyuan multe amuziĝis kaj petolemis, plene viglis kaj tute ne volis enlitiĝi. Por endormigis ŝin mi legis rakontojn, kaj trinkigis al ŝi lakton, tiel plu. Fine la 22:30 mi mallumigis la dormoĉambro. Ŝi kaj mi ekdormis.

 

   Frumatene je la 5-a sonoris la vekhorloĝo kiel kutime. Tamen tiutage mi sentis min laca kaj dormema, do ne tuj leviĝis. Mi re-endormiĝis kaj vekiĝis la 7:23.

   Leviĝinte mi trovis aliajn ĉambroj malfermataj krom la mia. En la granda salono unu fenestro malfermis kaj eniris frosta vento. Ekster pluvis. Mi sentis stranga.

 

  Mi serĉis ĉie, kaj kontrolis ĉu mankas io. Subite mi trovis ke malaperis mia komputilo sur mia skribotablo en la salono. Tiel mi konstatis ke venis ŝtelisto do tuj vokis policiston.

  Post kelkaj minutoj venis tri policistoj. Ili kontrolis kaj trovis unu pied-signon ĉe la fenestro.

 

   Yuanyuan teruriĝis kaj ne plu volas loĝi tie. Mi ankaŭ timiĝis. Mia gepaĉjoj tre maltranvilis kaj ne permesis min kaj mian filinon tranokti solaj tie. Ili diris ke ĉifoje vi estas bonŝancaj, la ŝtelisto(j) ne mortigis vin, alifoje se subite vi vekiĝus, do kio okazus, imagu.

0

阅读 评论 收藏 转载 喜欢 打印举报
已投稿到:
  • 评论加载中,请稍候...
发评论

    发评论

    以上网友发言只代表其个人观点,不代表新浪网的观点或立场。

      

    新浪BLOG意见反馈留言板 不良信息反馈 电话:4006900000 提示音后按1键(按当地市话标准计费) 欢迎批评指正

    新浪简介 | About Sina | 广告服务 | 联系我们 | 招聘信息 | 网站律师 | SINA English | 会员注册 | 产品答疑

    新浪公司 版权所有