加载中…
个人资料
行云流水
行云流水
  • 博客等级:
  • 博客积分:0
  • 博客访问:914
  • 关注人气:1
  • 获赠金笔:0支
  • 赠出金笔:0支
  • 荣誉徽章:
相关博文
推荐博文
谁看过这篇博文
加载中…
正文 字体大小:

La Unua Datreveno de Mia Nevo YiYi

(2008-10-19 10:48:00)
标签:

杂谈

    Kuzino Chunhua vokis min por inviti mian tutan familion vespermanĝi en restoracio. Mi demandis por kio ŝi invitas nin. "Nur por familia kunesto" tiel respondis ŝi.

   Vespere gepaĉjoj, frato, mia filino kaj mi, krom mia bofratino, kiu restas en hospitalo por preventi aborton kaj mia nevino, kiu restas hejme por fini hejmtaskon, ĉiuj aliaj ĉeestis. En la restoracio ni trovis ke ne nur mia familio estas invitita, sed ankaŭ multaj parencoj. Sentema Yuanyuan(mia filino) tuj trovis ion ne normalan, do demandis min: "Panjo, ĉi-vespere kial ni supeas en tiu restoracio?" Ĝuste pri tio ankaŭ mi scivolemis.

   Mi sekrete demandis mian panjon, kiu sidis ĉe mi. Cerbumis ŝi, post momento subite ekkomprenis:" Jes ja! Hodiaŭ estas la 16-a de oktobro, estas la unua datreveno de YiYi!" Yiyi (unu-unu)estas la karesnomo de mia nevo, la filo de mia kuzino Chunhua. Por doni al ni surprizon, ankaŭ por ne elspezigi nin, ŝi gardis la sekreton.

    Antaŭ unu jaro naskiĝis mia nevo, tiam mi estis en Nowysacz, Pollando kun mia Laurent, kiu vizitis min de Francio. Tiam li estis mia koramiko, nun, jam kelkmonata edzo. Kia ŝanĝo! Pro mia foresto mi do ne memoris la naskiĝtagon de mia nevo. Kompreneble mi ne preparis donacon por la bebo, sed miaj elkoraj bondeziroj ne mankas.

    Mia kuzino mendis riĉajn pladojn, kiuj belaspektas, eble ankaŭ bongustas, tamen plejparte el la pladoj mi ne manĝis, ĉar tiuj pladoj ne estis vegetaraj. Sed se plaĉus al ĉiuj aliaj, do kial ne? Ili kontentas, feliĉas, rigardi feliĉon sur ilia vizaĝo, mi jam feliĉegas. Gravas kunesto, ne tiom gravas pladoj, ĉu ne?

   Kion mi povas fari dum la manĝo, mi pensis. Mia kuzino kaj ŝia edzo estis tiom okupataj por regali invititojn kaj por prizorgi la bebeton. Eble pro okupateco ili ne kunportis fotilon, mi observis. Bonŝance, en mia mansaketo kuŝis fotilo. Efektive mi ofte ĝin kunportas, ĉar mi volas foti Yuanyuan plejmulte en ĝustaj momentoj por doni al ŝi memorojn pri ŝia infaneco kiam ŝi plenkreskiĝos.

   Mi rolis kiel profecian fotistinon. Mi jen fotis, jen filmetis.  Jene estas kelkaj fotoj.
 
  La <wbr>Unua <wbr>Datreveno <wbr>de <wbr>Mia <wbr>Nevo <wbr>YiYi

  1. La gepaĉjoj kaj la ĉef-rolo triope kunlaboras.
 
La <wbr>Unua <wbr>Datreveno <wbr>de <wbr>Mia <wbr>Nevo <wbr>YiYi

  2. "Vi, fotis min sen mia permeso?"



La <wbr>Unua <wbr>Datreveno <wbr>de <wbr>Mia <wbr>Nevo <wbr>YiYi
  3. Mia feliĉega filino Yuanyuan.


La <wbr>Unua <wbr>Datreveno <wbr>de <wbr>Mia <wbr>Nevo <wbr>YiYi
  4. "Ĉu mi belas, ĉu mi estas klaŭnineto?"

La <wbr>Unua <wbr>Datreveno <wbr>de <wbr>Mia <wbr>Nevo <wbr>YiYi
  5. "Mi estas ĉefo!"


La <wbr>Unua <wbr>Datreveno <wbr>de <wbr>Mia <wbr>Nevo <wbr>YiYi
  6. Langpremo inter panjo kaj filino.


La <wbr>Unua <wbr>Datreveno <wbr>de <wbr>Mia <wbr>Nevo <wbr>YiYi
  7."Panjo, kiam mi festos mian datrevenon? Mi senpacienciĝas."


La <wbr>Unua <wbr>Datreveno <wbr>de <wbr>Mia <wbr>Nevo <wbr>YiYi
  8. Videbla feliĉo sur la vizaĝo de la patro de YiYi.

0

阅读 评论 收藏 转载 喜欢 打印举报/Report
  • 评论加载中,请稍候...
发评论

    发评论

    以上网友发言只代表其个人观点,不代表新浪网的观点或立场。

      

    新浪BLOG意见反馈留言板 电话:4000520066 提示音后按1键(按当地市话标准计费) 欢迎批评指正

    新浪简介 | About Sina | 广告服务 | 联系我们 | 招聘信息 | 网站律师 | SINA English | 会员注册 | 产品答疑

    新浪公司 版权所有