加载中…
个人资料
行云流水
行云流水
  • 博客等级:
  • 博客积分:0
  • 博客访问:914
  • 关注人气:1
  • 获赠金笔:0支
  • 赠出金笔:0支
  • 荣誉徽章:
相关博文
推荐博文
谁看过这篇博文
加载中…
正文 字体大小:

Skeĉoj dum Gastigo al Giganto Dennis

(2008-10-08 00:02:44)
标签:

杂谈

    Ĵus pasis la 7-taga ferio. Oni titolas ĝin kiel or-semajnon.

    Dennis estis invitia al mia urbo de mi kaj mia filineto Yuanyuan. Li akceptis nian inviton, decidis viziti nin en la 3-a de oktobro.

    Mia filino neniam vidis lin, ŝi do estis tre scivolema, faris al mi multajn demandojn rilate al Dennis. Ekzemple ĉu Dennis estas knabeto aŭ knabino? Ĉu li estas long-nazulo kiel Michel kaj Laurent? Mi simple respondis: vi tre baldaŭ vidos lin kaj scios ĉion.

    Tiumatene survoje al la stacidomo Yuanyuan petis min aĉeti paron da miĥelioj. Mi ne multem pensis, miaopinie simple la aroma odoro al ŝi plaĉas. Efektive mi eraris. Je la 9:31 akurate eliris Dennis. Vidinte lin Yuanyuan gapis: li ne estas knabeto kiel ŝiaj lud-kamaradoj en la infanĝardeno! ŝi tiris la subaĵon de mia robo, mallaŭte diris al mi: Panjo, li estas tro alta, mi ne kuraĝas oferi la floretojn al li, vi donu anstataŭ mi!

    Komence Yuanyuan iom timemis antaŭ Dennis, sed poste ŝi ja ne povis kaŝi sian petoleman naturon. Ŝi estas infaneto!

   Vespere ni triope eniris supermerkaton por aĉeti kafon kaj teon. Ĉe la enirejo estis mezur-aparato. Unue Yuanyuan mezuris sin. 20 KG kaj 114 cm. Sekve ŝi rigardis Dennis kun klara intenco: jen via vico, mezuru vin! Dennis jesis. Li do staris sur la aparaton, sed li ne povis tute rektiĝi, ĉar lia alteco superas la limon de l'aparato, kies mezur-limo por alteco estas 190.5cm, dum Dennis, 195cm! Do sur la rekord-papereto tiel notiĝis: alteco 190.5cm, pezeco:93.5KG.
   
   Dennis tranoktis ĉe ni en nia loĝejo. Sekvontan matenon je la sepa mia edzo vokis min de Francio. Mi do babilis kun li. La telefon-sonoro ankaŭ vekis Yuanyuan, kiu kuŝis apud mi. Vekiĝinte ŝi tuj demandis min kie estas Dennis. " En sia ĉambro."mi respondis.

    Ŝi salte leviĝis kaj fulme malaperis. Mi ne tre atentis pri ŝi, ĉar mi babilis kun mia edzo Laurent. Kion sxi faris?! ŝi entrudiĝis la ĉambron de Dennis, kriante: "Mallaboremulo, leviĝu. Suno jam radias sur vian pugon!" Sekve ŝi volis forpreni lian kovrilon. Tamen ŝi ne sukcesis, ĉar Dennis ne permesis ŝin. Ŝi do revenis en mian ĉarmbron kaj rakontis tion al mi. Mi surpriziĝis! "Yuanyuan, ne decas, vi ne devas tion fari." "Kial ne decas, foje vi same faris al Laurent!" ŝi konfuziĝis kun rondigitaj okuloj. Mi silentis, kion mi povas respondi? Mi ja estas la ekzemplo!

    Leviĝinte Dennis volis sin razi, sed li forgesis kunporti sian razilon. "Ĉu vi multe kisos knabinojn?  Se ne, vi ne devas vin razi." mi ŝercis. Tamen li estis bonŝanca, ĉar teorie ĉe mi ne estas razilo, sed antaŭ kelkaj tagoj dum mi ordigis miajn aferojn, mi trovis tute neuzatan razilon, kiun mi aĉetis antaŭ tri jaroj en iu okazo.

   Posttagmeze mi vizitigis al Dennis mian plej ŝatatan ĝardenon Zhuozhengyuan. Antaŭ unu jaro mi ankaŭ vizitigis ĝin al Michel kaj Neĝeta,  dum ili gastis ĉe mi. En la ĝardeno ĉie aere regis dolĉa kaj freŝiga odoro de osmantoj. Mi raviĝis avide enspiradis.

     Foririnde de la ĝardeno ni taksie veturis al urbo-centro kie ni havos rendevuon kun iu E-istino sinjorino Wang. Ni manĝetis kun ŝi. Post manĝo ni promenis, kaj Dennis diris ke li ne havas vestaĵojn por vintro,  en Ĉinio malfacilas trovi taŭgajn pro lia giganteco. Sinjorino Wang do proponis viziti la centjaran magazenon. Jes, vere, tie estis tre variaj varoj kaj  ni estis bone akceptitaj.Vendistinoj tre interesiĝis pri Dennis, eble pro lia ekzotikeco, eble pro lia aparta alteco. Ili serĉadis por li la plej grandmezurajn vestaĵojn. Ili plurfoje provigis al li jakojn kaj pantalonojn. Li tre obeis ilin, plurfoje provis. Li lasis al ili mezuri lin kaj tuŝi lin. Mi kaj sinjorino Wang ridegis, vidinte la amuzan bildon. Bedaŭrinde tiumomente mi ne faris fotojn. Posta tuŝatado kaj provado, la rezulto estis tre kontentiga,  li trovis ĉiujn deziratajn vestaĵojn, eĉ kun granda rabato!  Dennis ja estis bonŝanculo, ĉar la favora prezo ja finiĝos sekvontan tagon!
   
    Je la 6:45 de la 5-a mateno Dennis per trajno revenis al Nankino.

    Foriris Dennis, do ankaŭ mi finu mian ĵurnalon sengustan!

Skeĉoj <wbr>dum <wbr>Gastigo <wbr>al <wbr>Giganto <wbr>Dennis

Mi publikigas la foton nur por montri la gigantecon de Dennis. Dennis kun mia filino estas okulfrapanta kontrasto, ĉu ne?


Skeĉoj <wbr>dum <wbr>Gastigo <wbr>al <wbr>Giganto <wbr>Dennis

Mia filino fotis nin. Kelkfoje ŝi estas tre postulema kaj severa kiel reĝisorino. Ŝi tiel pozigis min!

0

阅读 评论 收藏 转载 喜欢 打印举报/Report
  • 评论加载中,请稍候...
发评论

    发评论

    以上网友发言只代表其个人观点,不代表新浪网的观点或立场。

      

    新浪BLOG意见反馈留言板 电话:4000520066 提示音后按1键(按当地市话标准计费) 欢迎批评指正

    新浪简介 | About Sina | 广告服务 | 联系我们 | 招聘信息 | 网站律师 | SINA English | 会员注册 | 产品答疑

    新浪公司 版权所有